Bona ideo laŭ mi, indas elprovi ĝin!
Amike,
Bea
---------------------------------
Beatrice & Michel Allée Paclingvo ESPERANTO
La Ville Heleuc Friedenssprache ESPERANTO
F-22980 Plelan-le-Petit Langue de paix ESPERANTO
Peace language ESPERANTO
Tél./fax 02.96.27.67.25
http://www.esperanto.net
http://lavilleheleuc.fr http://www.lernu.net
http://koro.lavilleheleuc.fr http://www.edukado.net
Tonyo del Barrio a écrit :
> Saluton!
> En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29
>
> Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
> kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
> http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
> malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
> multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
> universala.
>
> Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
> ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
> lando, sur kiu oni povas labori: vidu
> http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
> voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale
> grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni
> povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj,
> historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj
> tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj
> malsamaj artikoloj.
>
> Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed
> poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno),
> sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna
> elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna
> ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.
>
> Kion vi opinias?
> Tonyo
> http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm
> http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm
>
>
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
|