|
|
| <prev next> |
Choosing A Webhost: |
Propono pri lando de la semajno (au de la monato): msg#00000science.linguistics.wikipedia.esperanto
Saluton! En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29 Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti universala. Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu lando, sur kiu oni povas labori: vidu http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj, historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj malsamaj artikoloj. Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno), sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj. Kion vi opinias? Tonyo http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm _______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
|
|
| <Prev in Thread] | Current Thread | [Next in Thread> |
|---|---|---|
| Next by Date: | Re: Propono pri lando de la semajno (au de la monato), Beatrice Allée |
|---|---|
| Next by Thread: | Re: Propono pri lando de la semajno (au de la monato), Beatrice Allée |
| Indexes: | [Date] [Thread] [Top] [All Lists] |
Free MagazinesCisco NewsReceive a free quarterly e-newsletter with exclusive articles on how Cisco IT uses its own products and solutions to enable the business. subscribe Systems Management News, the newspaper for IT systems administration and data center managers! Each issue of Systems Management News is chock-full of news and analysis to help you understand what's happening in your field. subscribe The Enterprise Newsweekly eWeek is the essential technology information source for builders of e-business. subscribe Oracle Magazine Oracle Magazine contains technology strategy articles, sample code, tips, Oracle and partner news, how to articles for developers and DBAs, and more. Oracle (NASDAQ: ORCL) is the world's largest enterprise software company. subscribe Total Telecom Total Telecom is "The Economist of the communications industry". subscribe |