Download Firefox: WindowsMac OS X
logo       
Google Custom Search
    AddThis Social Bookmark Button

5-jara datreveno de Eo-Vikipedio / Lancxo de Eklaboru.com!: msg#00000

Subject: 5-jara datreveno de Eo-Vikipedio / Lancxo de Eklaboru.com!
Hodiaux, la 15-an de novembro, estas la 5-jara datreveno de la
Vikipedio en Esperanto. Por festi, ni decidis lancxi tute novan
retprojekton kiu eble estos same grava por la Esperanto-movado: la
retejo www.eklaboru.com, kie cxiu povos trovi laboron aux laboranton
per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon.

Dank' al la Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per
Esperanto, cxar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, mi povus
dungi programiston kiu logxas en Rusio kaj li laborus rete. Tiu estas
avantagxo por mi cxar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de
germana programisto ekzemple, sed ankaux estus avantagxo por li, cxar
la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com
tamen ankaux faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto
kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi
ilian lingvokonon kaj sperti alian landon.

Ni kredas ke tiu estos gravega pasxo por Esperanto cxar laboro ja
estas grandega parto de la homa vivo kaj gxis nun gxi estis eble la
unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi
esperantiston antauxe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la
movado por trovi ecx nur unu tauxgan kandidaton. Tio ne nur estas
temp-malsxpara sed ankaux neprofesia kaj malallogas neesperantistojn.
Nun per nia retpagxaro cxiu povas interkonatigxi kaj trovi laboron aux
laboranton - do vizitu www.eklaboru.com, kontribuu kaj ankaux informu
viajn amikojn!

Laboreme via,
La Eklaboru-teamo

-- 
www.eklaboru.com - Sercxu laboron aux laboranton per Esperanto!

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l-g2DCOkC13y2GglJvpFV4uA@xxxxxxxxxxxxxxxx
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l



<Prev in Thread] Current Thread [Next in Thread>