"Ros' Haruo" skribis:
> Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas
> la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem
> kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la
> literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj.
La vikipedia dissendolisto tute ne rilatas al la vikipedia
programo, do tiu tute ne kulpas pri iuj fusxoj.
> Rezulte, se ekzemple Paul
> Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"...
> kaj simile. Tio estas gxenega.
Mi jxus trarigardis cxiujn mesagxojn de Paul Peeraerts,
sed neniujn trovis kun tia formo, do ne povas analizi,
kiu kulpas - versxajne aux la retposxta programo de Paul
aux la unikoda subteno de Gmail.
Cxu vi povas legi la lastan mesagxon de li
(pri "x en titolo")? (Kaj cxu vi povas legi
vian propran mesagxon pri tiu temo?)
Sxajne la dissendolista programo decidis kodigi
cxion per Base 64, kion ne eblas montri per
US-ASCII, kaj tion eble Gmail nur malperfekte
povas dekodigi.
Pauxlo
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l-g2DCOkC13y2GglJvpFV4uA@xxxxxxxxxxxxxxxx
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
|