Download Firefox: WindowsMac OS X
logo       
Google Custom Search
    AddThis Social Bookmark Button

Re: Ho ve kiom malalireblas la Vikipedio !: msg#00004

Subject: Re: Ho ve kiom malalireblas la Vikipedio !
Jes fakte, kiam ligo kun servilo funkcias en bonaj kondicxoj, respondoj estas tujaj (malpli ol du sekundoj). Tion vi povas sperti kun Guglosercxo aux per la UEA-vikio kiu tute normale respondas. Pri la vikipedio kontrauxe, tre ofte mi devas peti kaj repeti ade la saman pagxon antaux ol mi povas atingi gxin : plej ofte tro longe dauxras la atendado kaj mia konekto (kiun ne mi regas) montras erarpagxon : "pagxo ne alirebla, trolonge dauxris la atendo". Mi senpacience atendas ke la servilo farigxu pli forta, ke la tria servilo eklaboru : alikaze vikipedio restos bela projekto sed ne vere uzebla por la celo kiun gxi havas : ebligi al homoj aliri sciojn. (Krome fakte la servilo paneis hieraux !!). Dankon al Brion pro liaj klarigoj : mi estas esperoplena (ja esperantisto :-).
Arno.


Christopher Culver skribis:
Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi
Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi
pli ol du minutoj por pagxo de gxi. Eble estas via
propra kontekto, aux cxu aliaj homoj spertas la saman
aferon?

Kricxjo

--- Arno Lagrange <arnaud.lagrange-39ZsbGIQGT5GWvitb5QawA@xxxxxxxxxxxxxxxx> 
wrote:

Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas
kaj farigxas ecx dum horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas malfacile bone kunlabori cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj. Kaj tion mi spertas precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck pri UEA-vikio atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide funkciantan vikion. Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi farigxos praktike neuzebla kaj ne prireklamenda.
Arno.



_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l-g2DCOkC13y2GglJvpFV4uA@xxxxxxxxxxxxxxxx
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l



__________________________________
Do you Yahoo!?
Yahoo! SiteBuilder - Free, easy-to-use web site design software
http://sitebuilder.yahoo.com

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l-g2DCOkC13y2GglJvpFV4uA@xxxxxxxxxxxxxxxx
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l




_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l-g2DCOkC13y2GglJvpFV4uA@xxxxxxxxxxxxxxxx
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l



<Prev in Thread] Current Thread [Next in Thread>