|
osdir.com mailing list archive F.A.Q. -since 2001! |
|
|
|
Subject: Turnopunktoj - msg#00061List: culture.language.esperanto.britain
by Date: Prev Next Date Index by Thread: Prev Next Thread Index
En la homa historio estas eventoj, kiujn oni povas taksi turnopunktoj. Foje ili povas esti tiel imponaj, ke oni ne povas ne pensi, ke ili heroldas ian gravan shanghon en la mondordo: eventoj kiaj la du mondmilitoj, la ekestigho de Sovetio post 1917, au la usona venko en la malvarma milito. En chiu kazo estis tuj evidente al chiu, ke la mondo poste ne estos sama.
Alia speco de turnopunktoj, tamen, estas kiam foje la shlosilaj eventoj pasas preskau nerimarkite, kaj ofte nur poste, kun la beno de retrorigardo, oni povas diri: "Jen kiam la aferoj komencis shanghighi". Eble unu tia evento jhus okazis. La shlosila evento, lau mia opinio, estis la lastatempa achetado de la lasta granda brita automobilfabrika koncerno Rover, fare de china kompanio. Kial mi pensas, ke tio estas grava evento, au auguro almenau? La 20a jarcento estis, klare, la 'usona' jarcento, dum kiu ghi farighis laugrade la chefchefa potenco ekonomie kaj armile, (kaj rezulte, lingve kaj kulture!). Sed kvankam la ghisnuna hegemonio de Usono estas historie senprecedenca, ghia ekonomio estas fakte proksima al bankroto, subtenata nur de la ghenerala cirkulado de dolaroj en la monda ekonomio. Europo, kvankam nun pli richa, ne estos la nova hiperpotenco, parte pro historia malemo vere unuighi (chu pro lingvaj kialoj?), kaj parte pro ghia nuna blinda sekvado de la malsukcesonta usona modelo (kaj rolo en la mondo). Chinio ankorau ne estas preta anstataui la rolon de Usono -- sed â Kion tio signifas por ni esperantistoj? La usonangla kultura superregado en la mondo ne forvelkos morgau. Eble bezonatos pluaj 50 au 100 jaroj. Sed pli kaj pli videblos, ke lerni la anglan simple ne povas esti 'la solvo' al problemoj de komunikado en la mondo. Kompreneble, multaj tiam anstataue diros, ke la solvo estas lerni la chinan, lingvo same bela, kaj malfacila, kiel la angla. Tamen, samkiel imperioj kaj hiperpotencoj kaj hegemonioj ne estas solvo al la ekonomiaj kaj malpacaj problemoj de la mondo, same, lerni la anglan, au la chinan, au alian estontan imperian lingvon, ne povas en si mem esti la solvo al ghiaj komunikadaj problemoj. Kiel diras la Monda Socia Forumo: Alia Mondo Eblas. Ed Robertson La supra artikoleto estas el redaktora komento en la plej lastatempa kajero de "Esperanto en Skotlando". "Esperanto en Skotlando" aperas dufoje en la jaro. Abono kostas Â4 jare ene de Britio au Â6 ekstere. Abono kun membreco al la Esperanto-Asocio de Skotlando kostas Â6 jare. Por aboni, skribu al M. Casey, 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, G64 1DS, Skotlando. Pago per euroj (kontante) ankau eblas. Aliaj artikoloj chi-foje inkluzivas interalie: David Kelso "Letero el fora lando"; Hugh Reid "Menso, cerbo kaj realo"; Muriel Shackleton "Tributo al Albert Goodheir"; John Francis "Naivo, scio, reakcio"; poemoj de John Glenday tradukitaj de Chris Gledhill, kaj detaloj pri la venonta 100-a (jes, vi prave legas la ciferon) Skota Kongreso de Esperanto en Largs la 10an ghis la 13an de junio, 2005. Yahoo! Groups Sponsor ADVERTISEMENT Yahoo! Groups Links
Thread at a glance:
Previous Message by Date:ret-adreso de la delegito en SheffieldKaraj listanoj kaj kara CO, c'u iu el vi konas la eventualan ret-adreson de s-ino G.F.Cartledge, delegito en Sheffield, Britujo ('pag'o 129 de la jarlibro)? La ret-adreso utilas al esperantisto el Malajzio, kiu estos en Sheffield por viziti la filojn, kiuj studas tie. Dankon! Renato Corsetti ---------------------------------- Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo <renato.corsetti@xxxxxxxxxxx> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Make a clean sweep of pop-up ads. Yahoo! Companion Toolbar. Now with Pop-Up Blocker. Get it for free! http://us.click.yahoo.com/L5YrjA/eSIIAA/yQLSAA/tA4olB/TM --------------------------------------------------------------------~-> Next Message by Date:TurnopunktojEd: >Kiel diras la Monda Socia Forumo: Alia Mondo Eblas. Kara Ed, mi vere deziras ke vi pravu, kaj tion mi mem revas sed ne kurag'as tre klare revi. Amike Renato ---------------------------------- Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo <renato.corsetti@xxxxxxxxxxx> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> $9.95 domain names from Yahoo!. Register anything. http://us.click.yahoo.com/J8kdrA/y20IAA/yQLSAA/tA4olB/TM --------------------------------------------------------------------~-> Previous Message by Thread:ret-adreso de la delegito en SheffieldKaraj listanoj kaj kara CO, c'u iu el vi konas la eventualan ret-adreson de s-ino G.F.Cartledge, delegito en Sheffield, Britujo ('pag'o 129 de la jarlibro)? La ret-adreso utilas al esperantisto el Malajzio, kiu estos en Sheffield por viziti la filojn, kiuj studas tie. Dankon! Renato Corsetti ---------------------------------- Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo <renato.corsetti@xxxxxxxxxxx> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Make a clean sweep of pop-up ads. Yahoo! Companion Toolbar. Now with Pop-Up Blocker. Get it for free! http://us.click.yahoo.com/L5YrjA/eSIIAA/yQLSAA/tA4olB/TM --------------------------------------------------------------------~-> Next Message by Thread:TurnopunktojEd: >Kiel diras la Monda Socia Forumo: Alia Mondo Eblas. Kara Ed, mi vere deziras ke vi pravu, kaj tion mi mem revas sed ne kurag'as tre klare revi. Amike Renato ---------------------------------- Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo <renato.corsetti@xxxxxxxxxxx> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> $9.95 domain names from Yahoo!. Register anything. http://us.click.yahoo.com/J8kdrA/y20IAA/yQLSAA/tA4olB/TM --------------------------------------------------------------------~->
blog comments powered by Disqus
|
|